53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

25-a ĝis 31-a de julio 2020

Aliĝilo por VEKI 2020

Pro la diversaj atakoj de retpiratoj en pluraj enretaj eventoj komence de 2020 la estraro de ILEI provas trovi solvon por malfaciligi la aliron al la evento VEKI al tiaj ĝenuloj. La estraro elektis du vojojn: aliĝo endas kaj pago endas, tamen eblas anonci, ke la partopreno estu senpaga. Ĉar ĉio ĉi estos en Esperanto, oni povas supozi, ke VEKI povos disvolviĝi senĝene. Jam la diversaj eventoj en aprilo, majo, junio 2020 funkciantaj per tia metodo povis evolui sen ĝeno.

La aliĝoj ebligos al la organizantoj pli efike labori en la preparlaboroj, sciante, ĉu partoprenos 100, 400 aŭ 800 personoj… Pro tio la baza kotizo altiĝas je la 10-a de julio.

La estraro de ILEI decidis kunlabori kun la organizo E@I por povi uzi ties platformon. Tio havas kostojn. Pro tio donacoj estas bonvenaj por kovri la kostojn. Por subteni la eventon, bonvolu uzi la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a aŭ pagi rekte al la banko de ILEI, kies adreson vi trovas en IPR, la organo de la Ligo. La gvidorganoj de la Ligo elkore dankas al vi.

La aliĝoj kaj pagoj de la kotizoj iras al la organizo E@I per kreditkartoj.

Informoj pri la programo de VEKI troviĝas en la retejo de ILEI.


La aliĝilo estas fermita. Dankon al ĉiu, kiuj partoprenis!