53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

25-a ĝis 31-a de julio 2020

Deklaro pri privateco

La ILEI-estraro komunikas al siaj membroj:

  1. La sidejo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas en Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando. En Eŭropa Unio.
  2. ILEI havas datumojn pri vi nur se vi mem transdonis ilin. ILEI uzas la datumojn por informi vin pri Esperanto kaj pri la agado de la Ligo, kaj por plenumi viajn aliĝojn, abonojn kaj mendojn, kaj por statistikaj celoj.
  3. ILEI havas sekciojn, reprezentantojn kaj kontaktpersonojn en pluraj landoj. La ILEI-sekciestro en via lando povas havi datumojn pri vi, ankaŭ se vi loĝas ekster Eŭropa Unio (EU).
  4. Kiam vi membriĝas en ILEI, vi povas samtempe membriĝi en la ILEI-sekcio de via teritorio. Tiam ILEI donos informojn pri vi al la sekciestro. Se vi aliĝas rekte al sekcio de ILEI, tiu grupo donos viajn datumojn al ILEI.
  5. ILEI estas faka asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tial ILEI kaj UEA povas interŝanĝi informojn. Ankaŭ UEA estas en EU kaj devas respekti la regulojn de EU pri privateco.
  6. La teknika realiganto de la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI estas la organizaĵo Edukado@Interreto (E@I) kun sidejo en Víťazná 840/67A, 958 04 Partizánske, Slovakio. Ĝi traktos kaj konservos la datumojn necesajn por organizado kaj realigado de la konferenco.
    • E@I uzas servon de Google LLC, kiu havas sidejon en 1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, Usono (poste nur “Google”). Datumoj, inkluzive de viaj personaj datumoj, estas enmetataj en programojn de Google kaj konservataj en iliaj serviloj en Usono. Tio signifas, ke viaj personaj datumoj estas sendataj ekster la Eŭropan Union, nome al Usono.
    • Ni volas informi vin, ke GDPR permesas sendadon de personaj datumoj al aliaj landoj ekster la Eŭropa Unio, interalie kondiĉe ke la Eŭropa Komisiono decidis, ke tiuj landoj certigas sufiĉan nivelon de protekto. Laŭ la decido pri sufiĉeco de la Eŭropa Komisiono, Usono estas lando kun sufiĉa nivelo de protekto per la kadro Privacy Shield, kiu estis adoptita la 12-an de julio 2016. Google certias, ke dum sendado de personaj datumoj de Eŭropa Unio al aliaj landoj, ĝi plenumas la kondiĉojn de la leĝaro, kiu certigas saman nivelon de protekto kiel la leĝaj postuloj de la Eŭropa Unio, inkluzive de la kadro Privacy Field. Google provizas detalajn informojn pri la leĝaj konsideroj, kiuj rilatas al sendado de personaj datumoj; vi povas legi ilin en ilia retejo: https://policies.google.com/privacy/frameworks.
  7. ILEI ne donos datumojn pri vi al aliaj, ol la supre menciitaj instancoj.
  8. Vi rajtas iam ajn kontroli la datumojn, kiujn ILEI havas pri vi, korekti ilin, aŭ peti forigon de ili. Vi rajtas iam ajn nuligi vian konsenton pri la kolektado de datumoj pri vi. ILEI tenas la datumojn, ĝis vi petas korekton aŭ forigon de ili. Por kontakti la Ligon pri tiu temo bonvolu skribi al ILEI-Oficejo: ilei.oficejo@gmail.com.
  9. Se iam ekestus problemoj ĉi-rilate inter vi kaj ILEI, vi havas la rajton plendi ĉe la aŭtoritato pri protektado de datumoj en Nederlando.

Lasta ĝisdatigo de ĉi tiu deklaro pri privateco: 2020-07-06.